Saltu al enhavo

La Fabuloj de Fratoj Grimm

Lupo kaj sep kapridoj.

Fratoj Grimm, tradukis el la Germana Doctoro Kabe , Junio 1906 Voĉlegas Stano Marček. retpaĝo ĉi tie

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Foje ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. Ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris:

"Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontraŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj baroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo."

La kapridoj diris:

"Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj."

La patrino ekblekis kaj foriris.

Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu."

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo:

"Ni ne malfermos ekkriis ili vi ne estas nia patrino, si havas delikatan voĉon, kaj la via estas rauka, vi estas la lupo!"

La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. Ĝi mangis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. Ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu."

Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris:

"Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiel vi: vi estas la lupo."

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

"Mi dolorigis mian piedon, smiru ĝin per pasto."

Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:

"Sutu blankan farunon sur mian piedon."

La muelisto pensis:

"Ĝi volas iun trompi"

kaj rifuzis, sed la lupo diris:

"Se vi ĝin ne faros, mi mangos vin."

La muelisto ektimis kai blankigis gian piedon. Tiaj estas la homoj!

La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ĝin kaj diris:

"Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al ĉiu ion el la arbaro."

La kapridoj ekkriis:

"Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo."

La lupo metis la piedon en la fenestron.

Kiam la kapridoj vidis, ke ĝi estas blanka, ili kredis al ĉio, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu kiu eniris, estis la lupo. Ili ektimis kaj volis sin kasi. Unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la srankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de l'horloĝo. Sed la lupo trovis ĉiujn kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kaŝis en la keston de l'horloĝo. La lupo satmanģis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis.

Baldaŭ la kaprino revenis el la arbaro.

Kion ŝi ekvidis! La pordo estis large malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. Ŝi serĉis la infanojo, sed nenie trovis ilin. Ŝi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine kiam ŝi vokis la plej junan, eksonis delikata vočo:

"Kara patrino, mi sidas en la horlogo."

ŜSi eltiris ĝin kaj ĝi rakontis, ke la lupo venis kaj mangis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi, kie!

Ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn.

Fine ŝi eliris kun sia čagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, tie kusis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis. Ŝi rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj tremas en ĝia ventro.

" Dio mia -- pensis ŝi -- ĉu miaj infanoj, kiujn ĝi englutis por vespermanĝo, vivas ankoraŭ ?"

La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenaŭ ŝi ektranĉis la ventregon de l' monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam ŝi daŭrigis tranci, čiuj ses elsaltis unu post alia. Ciuj estis sendifektaj, ĉar la avida monstro englutis ilin vivantajn. Granda estis la gojo! Ili karesis la amatan patrinon kaj dancis, kiel la tajloro, kiu festas edziĝon. La kaprino diris:

"Iru serĉi ŝtonojn, ni plenigos per ili la ventron de l'sendia besto, dum ĝi dormas."

La kapridoj rapide, rapide altrenis ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris gin; la lupo nenion sentis, eĉ ne moviĝis.

Kiam la fripono fine satdormis, gi leviĝis, kaj ĉar la stonoj kaŭzis al ĝi grandan soifon, ĝi ekiris al la puto: la ŝtonoj ruliĝis kaj bruis en gia ventro.

La lupo ekkriis:

Oh, en ventro kia pezo, Sentas ŝtonojn mi en mezo. La kapridojn mi ja manĝis, Kiu ilin tie ŝanĝis ?

Ĝi venis al la puto kaj klinigis al la akvo por trinki. La pezaj ŝtonoj entiris ĝin en la akvon kaj ĝi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:

"La lupo mortis! la lupo mortis"

---kaj de ĝojo dancis ĉirkaŭ puto, MaljunaAvoKajNepo.md

Maljuna avo kaj nepo

Estis iam viro maljuna kiel la mondo. Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis. Kiam li sidis ĉe la tablo li apenaŭ povis teni la kuleron, disverŝis supon sur la tablotukon kaj eĉ iafoje ĝi refluis el lia buŝo. Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno kaj donis al li manĝaĵon en argila pladeto kaj neniam sufiĉe; li malĝoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj fariĝis malsekaj. Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis. La juna virino insulte lin riproĉis, li diris nenion. Oni aĉetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manĝi el ĝi. Foje kiam ili sidis en la ĉambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn.

"Kion vi faras?," demandis la patro.

"Mi faras trogeton," respondis la infano, "el ĝi manĝos paĉjo kaj panjo, kiam mi estos granda."

La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo. De tiu tempo ili manĝis kune kun li kaj ne riproĉis lin, se li iom disverŝis.

La vivolongo

Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la vivolongon de ĉiuj kreaĵoj, la azeno venis kaj demandis:

"Sinjoro, kiel longe mi vivos?"

"Tridek jarojn," respondis Dio, "ĉu vi estas kontenta?"

"Ah, Sinjoro," respondis la azeno, "tio estas longa tempo. Pensu pri mia penplena vivo: de la mateno ĝis la nokto mi devas porti grandajn ŝarĝojn, treni sakojn da greno en la muelejon, por ke aliaj manĝu panon, kaj ricevi kiel instigon nur vipojn kaj piedbatojn! Forprenu parton el la longa tempo!"

Dio ekkompatis ĝin kaj reprenis dek ok jarojn. La azeno foriris kontenta, aperis la hundo.

"Kiel longe vi volas vivi?" diris Dio al li, "por la azeno tridek jaroj estas tro multe, sed al vi la nombro kredeble plaĉos."

"Sinjoro," respondis la hundo, "ĉu tia estas via volo? Pensu, kiel multe mi devas kuri, miaj piedoj ne taŭgos tiel longe; kaj kiam mi perdos la voĉon kaj la dentojn, kion mi faros? mi povos nur kuri el unu angulo en alian kaj murmuri?"

Dio konsentis, ke ĝi estas prava kaj reprenis dek du jarojn. Poste venis la simio.

"Vi sendube volos vivi tridek jarojn?" diris al li Sinjoro, "vi ne bezonas labori kiel la azeno kaj hundo, kaj ĉiam estas gaja."

"Ah Sinjoro," respondis ĝi, "tio nur ŝajnas, sed la realo estas tute alia. Se ne mankas manĝaĵo, mi ne havas kuleron. Mi ĉiam devas gaje petoli, fari grimacojn por ke la homoj ridu, kaj kiam ili donas al mi pomon kaj mi ekmordas, ĝi estas maldolĉa. Kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon! Por tridek jaroj ne sufiĉos miaj fortoj."

Dio estis kompatema kaj reprenis dek jarojn. Fine aperis la homo, gaja, sana kaj freŝa, kaj petis, ke Dio difinu lian tempon.

"Vi vivos tridek jarojn," diris Sinjoro, "ĉu tio sufiĉas?"

"Kiel mallonga tempo!" ekkriis la homo, "kiam mia domo estos konstruita kaj la fajro ekbrulos en mia propra fajrujo, kiam arboj plantitaj de mi ekhavos fruktojn kaj mi komencos ĝui la vivon, tiam mi devos morti! Sinjoro, plilongigu mian vivon."

"Mi aldonos al vi la dek ok jarojn de la azeno," diris Sinjoro.

"Tio ne sufiĉas," respondis la homo.

"Vi havos ankaŭ la dek du jarojn de la hundo."

"Ankoraŭ ne sufiĉe."

"Bone," diris Dio, "mi donos al vi ankaŭ la dek jarojn de la azeno, sed pli multe vi ne ricevos."

La homo foriris, sed ne kontenta. La homo do vivas sepdek jarojn. La unuaj tridek estas liaj homaj jaroj, ili rapide pasas: li estas sana, gaja, ĝoje laboras kaj ĝuas sian ekzistadon. Sekvas la dek ok jaroj de la azeno: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia, li devas porti grenon, kiu nutras aliajn, batoj kaj puŝoj estas lia rekompenco. Poste venas la dek du jaroj de la hundo, li kuŝas en anguloj, murmuras kaj ne havas plu dentojn por mordi. Kiam ĉi tiu tempo pasas, venas la finaj dek jaroj de la simio: la homo, malsaĝa kaj malsprita, estas mokata de la infanoj.